books gone wild Look inside...
BookCrossing/BookCrossing Localization
-
books gone wild Look inside...
books gone wild Look inside...
كتب جامحة انظر بالداخل
-
Anstatau "Libroj sovaghighis_ Rigardu enen" (Mi uzas h-alfabeton !) mi proponas "Libroj dezertighis. Enrigardu ilin...
-
Unue grava demando: ĉu vi intencas uzi la h-alfabeton ankaŭ en la tradukoj kiuj iam aperu en la esperanta versio de bookcrossing.com? Due: kial vi opinias ke dezertiĝi pli taŭgas? (la tradukon de "wild" ni bezonas ofte, kaj laŭ mi nek "dezerta libro" nek "vojaĝigi en dezerton" trafas la celatan signifon (ĝi ja estu io pozitiva, iel en rilato kun libereco, kaj se mi vojaĝigas libron en arbaron, mi ne volas nomi tion vojaĝigi en dezerton). Trie, pri la alternativo por "rigardu enen". Temas pri rimarko por la trovanto de iu (plej verŝajne nur unu) libro. Alternativoj do povus esti "Enrigardu ĝin" aŭ simple "Enrigardu" aŭ por soni pli ĝentile "Bonvolu enrigardi"
-
Ne, Sunjo, mi ne intencas uzi la h-alfabeton en la esperanta versio mem.
Pri "to go wild" mi havas la impreson, ke ghi ne precize signifas "farighi sovagha", sed - por uzi malpli konatan vorton - "lozighi".
Uzante Google Translate mi trovas "he went wild": li frenezighis. Sovaghighis certe estas pli bona ol frenezighis.
La diferenco estas pli afero de stilo, mi pensas. La usona lingvouzado estas pli impeta ol la mia sobra. Finfine mi akceptas, hezite, sovaghighis.
Cetere, mi ne komprenas, chu kun "sovaghighi" oni konsekvence skribu ankau "vojaĝigi en sovaghejon"?
Alia rimarkigo: Mi nun diskutas kun oficistino Klaartje (nederlandlingve) pri la plej efika maniero uzi BookCrossing por intershanghado de libroj, ekzemple dum kongresoj, per OBCZ. -
Mi uzas bookcrossing.com de 2004 kaj sendube kutimiĝis al ĝia stilo, do se vere estas nur afero de stilo, tio eble ne estas problemo. Ĝis nun mi klopodis (supozeble ne ĉiam sukcesis) traduki laŭeble konsekvence, do jes, mi ankaŭ skribas "vojaĝigi en sovaĝejon".
Pri la interŝanĝo de libroj dum kongresoj Julia Noe havis la ideon pri librokesto (https://www.flickr.com/photos/11397422@N08/8335653536/in/photostream/). Do ne OBCZ, kaj ĝis nun ŝi estas la ununura persono pri kiu mi scias ke ŝi/li faras ion tian. Verdire, laŭ mia sperto, tia interŝanĝo de libroj funkcius same bone sen registri ilin ĉe Bookcrossing (mi poste ne plu ricevis informojn pri libroj kiujn mi metis en la keston). Se vi en via diskuto trovas aliajn eblojn mi interesiĝus pri tio.
Historique
-
books gone wild Look inside...books gone wild Look inside...
-
books gone wild Look inside...books gone wild Look inside...
books gone wild Look inside...
-
كتب جامحة انظر بالداخلكتب جامحة انظر بالداخل